ตราสัญลักษณ์ OpenStreetMap OpenStreetMap

รายการบันทึกทั้งหมดในภาษา Esperanto

รายการบันทึกล่าสุด

โพสต์โดย das-g เมื่อ 22 มกราคม 2021 ในภาษา Esperanto

Kiel skribis Alan Mustard (prezidanto de OSMF) en sia taglibra afiŝo “The 2021 OSMF Survey of the OSM community has been activated”:

La enketo de OSMF al la OSM-a komunumo en la jaro 2021 estis “aktivigita” kaj nun estas respondebla ĝis la 14-a de Februaro (2021-02-14). Bonvolu retumi al https://osmf.limequery.org/281662 por aliĝi la enketon. Vi ricevos retmesaĝon kun unuope uzebla ĵetono (ligilo), per kiu vi povos partopreni la enketon.

La enketo haveblas en (ĝis nun) 16 lingvoj. Bonvolu konscii, ke la persa traduko estas tute (100%) maŝine-tradukita, pere de Microsoft Translator. Alan anticipa pardonpetas pri eraroj, ĉar ĝi estas lingvo, kiun li ne regas kaj li ne povis trovi tradukistojn por redakti kaj korekti la maŝina traduko. Kvankam verŝajne estas eraroj, li esperas, ke ne estu gravaj mistradukoj, kiuj iĝus la enketon neebla kompreni. Se vi povas helpi redakti la persan tradukon, bonvolu mesaĝu al li.

Bonvolu disvastigi tiun mesaĝon tra la tuta OSM-a komunumo – diskonigu! Bonvolu uzi viajn preferitajn komunikajn kanalojn por instigi ĉiujn en la OSM-a komunumo tutmonde partopreni ĉi tiun enketon! Alan (kaj mi) antaŭ-dankas vin pro tio.

Tovu en taglibra afiŝo “The 2021 OSMF Survey of the OSM community has been activated” de Alan ligilojn al la enketo en diversaj lingvoj. Ankaŭ eblas ŝanĝi la lingvo en la aliĝa paĝo https://osmf.limequery.org/281662 aŭ eĉ dum respondi la enketon.

Tre koran saluton, kaj feliĉan mapo-faradon!
Samideane,

Raphael (das-g)

โพสต์โดย ☆Finvenkulo เมื่อ 9 มิถุนายน 2019 ในภาษา Esperanto

De ioma tempo la redaktilo iD provas unuigi vendejojn/punktojn de intereso de diversaj markoj, enkondukante la etikedojn brand, brand:wikidata kaj brand:wikipedia. La du unuaj estas necesaj, tamen la etikedo brand:wikipedia hazarde preskaŭ ĉiam ligas al angla Vikipedio.

See full entry

โพสต์โดย ☆Finvenkulo เมื่อ 10 มีนาคม 2017 ในภาษา Esperanto

Saluton al ĉiuj esperantistoj!

Mi antaŭe kontribuis al traduko de OSM-retejo, mi parte finis (52%) traduki la redaktilon ‘iD’ kaj nun mi volas ordaranĝi esperantajn nomojn. Mi aldonis nomojn (esperantajn kaj en aliaj planlingvoj - se mi trovis ilin en Vikipedio) por plejparte da maroj, nun mi volas korekti nomojn de landoj. Ekzistaj nomoj de landoj en OSM plejparte estas ‘-i-‘ kaj ‘-land-‘ nomoj anstataŭ ‘-uj-‘, mi volas ‘ujigi’ la nomojn kaj enmeti alternativajn nomojn en etikedon ‘alt_name:eo’. Detaloj kial mi volas tion fari kaj kial -uj- nomoj estas pli simplaj kaj logikaj ol tiujn kun ‘-i-‘ kaj ‘-land-‘ vi trovos en la teksto ‘Rusoj loĝas en Rusujo’.

Mi esperas, ke vi komprenos miajn ŝanĝojn kaj miaj redaktoj ne estos malfaritaj…

Krom tio, mi volas forigi malĝustajn etikedojn ‘name:simple’, ‘simple’ ne estas 2 aŭ 3 litera ISO-kodo!

โพสต์โดย blfpd เมื่อ 16 พฤษภาคม 2013 ในภาษา Esperanto

Mi nur redaktis la sudan parton de la Tisza lago

kaj faris animatan GIF dosieron pri ĝi.

Tisza lago

ที่ตั้ง: Abádszalók, Kunhegyesi járás, Jász-Nagykun-Szolnok vármegye, Észak-Alföld, 5241, Hungario
โพสต์โดย Obelixx เมื่อ 2 พฤศจิกายน 2011 ในภาษา Esperanto

I added all HVDC Overhead Powerlines ( inclusive electrode lines - with one exception) according the coordinates to Open Street Map, if they were not already shown

These lines are
* Baltic-Cable ( http://en.wikipedia.org/wiki/Baltic-Cable )
* Konti-Skan ( http://en.wikipedia.org/wiki/Konti-Skan )
* Cross-Skagerrak ( http://en.wikipedia.org/wiki/Cross-Skagerrak )
* HVDC Gotland ( http://en.wikipedia.org/wiki/HVDC_Gotland )
* Fenno-Skan ( http://en.wikipedia.org/wiki/Fenno%E2%80%93Skan )
* HVDC Italy-Greece ( http://en.wikipedia.org/wiki/HVDC_Italy%E2%80%93Greece )
* HVDC Volgograd-Donbass ( http://en.wikipedia.org/wiki/HVDC_Volgograd%E2%80%93Donbass )
* SACOI ( http://en.wikipedia.org/wiki/HVDC_Italy%E2%80%93Corsica%E2%80%93Sardinia )

However, I was not able to add the electrode line of SACOI on Corse, as I do not know where it runs ( it looks like a 20 kV line with 2 conductors and such objects can be barely detected on satellite pictures).
Also I was not able to add the electrode line of HVDC Volgograd-Donbass in Volgograd area, as it is not clearly shown.

Hereby people in Bastia area and Volgograd can help.

In both cases

โพสต์โดย cfoucher เมื่อ 30 ตุลาคม 2009 ในภาษา Esperanto

Alia esperantista "osmisto" Zaŝa konigis al mi tiun adreson : http://cassini.toolserver.org/tile-browse/browse-eo.html.
Tiu montras la mapojn de OSM en esperanto. Kompreneble, la esperantaj nomoj devas esti en la OSMdatumoj.

โพสต์โดย cfoucher เมื่อ 27 ตุลาคม 2009 ในภาษา Esperanto

Mi partoprenas al la tradukon pere de translateWiki.
Se vi regas tiun lingvon, kial ne partopreni ? Tiu uzas la wikimetodon, do oni povas simple kunlabori dum 5 minutoj aŭ pli.