OpenStreetMap-logo OpenStreetMap

Pri esperantigo de mapo

Skrevet af ☆Finvenkulo den 10 marts 2017 på Esperanto

Saluton al ĉiuj esperantistoj!

Mi antaŭe kontribuis al traduko de OSM-retejo, mi parte finis (52%) traduki la redaktilon ‘iD’ kaj nun mi volas ordaranĝi esperantajn nomojn. Mi aldonis nomojn (esperantajn kaj en aliaj planlingvoj - se mi trovis ilin en Vikipedio) por plejparte da maroj, nun mi volas korekti nomojn de landoj. Ekzistaj nomoj de landoj en OSM plejparte estas ‘-i-‘ kaj ‘-land-‘ nomoj anstataŭ ‘-uj-‘, mi volas ‘ujigi’ la nomojn kaj enmeti alternativajn nomojn en etikedon ‘alt_name:eo’. Detaloj kial mi volas tion fari kaj kial -uj- nomoj estas pli simplaj kaj logikaj ol tiujn kun ‘-i-‘ kaj ‘-land-‘ vi trovos en la teksto ‘Rusoj loĝas en Rusujo’.

Mi esperas, ke vi komprenos miajn ŝanĝojn kaj miaj redaktoj ne estos malfaritaj…

Krom tio, mi volas forigi malĝustajn etikedojn ‘name:simple’, ‘simple’ ne estas 2 aŭ 3 litera ISO-kodo!

E-mail-ikon Bluesky-ikon Facebook-ikon LinkedIn-ikon Mastodon-ikon Telegram-ikon X-ikon

Diskussion

Kommentar fra pizzaiolo skrevet 11. marts 2017 kl. 00:12

Mi tute konsentas pri la ujigado, kaj ne kontraŭas al la aliaj menciaĵoj.

Log ind for at kommentere