OpenStreetMap 로고 OpenStreetMap

jaro-2021-a enketo de OSMF al la OSM-a komunumo

das-g님이 Esperanto로 2021년 1월 22일에 게시함.

Kiel skribis Alan Mustard (prezidanto de OSMF) en sia taglibra afiŝo “The 2021 OSMF Survey of the OSM community has been activated”:

La enketo de OSMF al la OSM-a komunumo en la jaro 2021 estis “aktivigita” kaj nun estas respondebla ĝis la 14-a de Februaro (2021-02-14). Bonvolu retumi al https://osmf.limequery.org/281662 por aliĝi la enketon. Vi ricevos retmesaĝon kun unuope uzebla ĵetono (ligilo), per kiu vi povos partopreni la enketon.

La enketo haveblas en (ĝis nun) 16 lingvoj. Bonvolu konscii, ke la persa traduko estas tute (100%) maŝine-tradukita, pere de Microsoft Translator. Alan anticipa pardonpetas pri eraroj, ĉar ĝi estas lingvo, kiun li ne regas kaj li ne povis trovi tradukistojn por redakti kaj korekti la maŝina traduko. Kvankam verŝajne estas eraroj, li esperas, ke ne estu gravaj mistradukoj, kiuj iĝus la enketon neebla kompreni. Se vi povas helpi redakti la persan tradukon, bonvolu mesaĝu al li.

Bonvolu disvastigi tiun mesaĝon tra la tuta OSM-a komunumo – diskonigu! Bonvolu uzi viajn preferitajn komunikajn kanalojn por instigi ĉiujn en la OSM-a komunumo tutmonde partopreni ĉi tiun enketon! Alan (kaj mi) antaŭ-dankas vin pro tio.

Tovu en taglibra afiŝo “The 2021 OSMF Survey of the OSM community has been activated” de Alan ligilojn al la enketo en diversaj lingvoj. Ankaŭ eblas ŝanĝi la lingvo en la aliĝa paĝo https://osmf.limequery.org/281662 aŭ eĉ dum respondi la enketon.

Tre koran saluton, kaj feliĉan mapo-faradon!
Samideane,

Raphael (das-g)

이메일 아이콘 Bluesky 아이콘 Facebook 아이콘 LinkedIn 아이콘 마스토돈 아이콘 텔레그램 아이콘 X 아이콘

토론

댓글을 남기려면 로그인하세요