Emblemo de OpenStreetMap OpenStreetMap

©kontribuintoj de
OpenStreetMap

OpenStreetMap liveras map-datumojn por miloj da retejoj, poŝtelefonaj aplikaĵoj kaj aparatoj

OpenStreetMap estas kreata de komunumo de mapigistoj kiuj aldonas kaj prizorgas datumojn pri vojoj, kursoj, kafejoj, stacidomoj kaj pli da aliaj, en la tuta mondo.

Loka scio

OpenStreetMap emfazas lokan scion. Kontribuantoj uzas aerfotojn, GPS-aparatojn kaj normajn mapojn por verigi ĉu datumoj de OSM estas akurataj kaj ĝisdatigaj.

Kondukata de komunumo

La komunumo de OpenStreetMap estas diversa, pasia kaj kreskas tago post tago. Inter niaj kontribuantoj estas ŝatantoj de mapoj, profesiuloj de GIS, inĝenieroj prizorgantaj OSM-servilojn, helpistoj kiuj mapigas areojn tuŝitajn de katastrofoj kaj multaj aliaj. Por ekscii pli pri la komunumo, rigardu la OpenStreetMap-taglibro , taglibrojn de uzantoj, taglibrojn de la komunumo kaj retejon de la Fondaĵo OpenStreetMap.

Malfermaj datumoj

OpenStreetMap estas malfermaj datumoj: vi povas uzi ĝin kiamaniere vi volas laŭ la kondiĉo, ke vi atribuos aŭtorecon al OpenStreetMap kaj ĝiaj kontribuintoj. Se vi modifos aŭ uzos niajn datumojn, vi povos distribui la verkon nur laŭ la sama permesilo. Legu la paĝon pri aŭtorrajtoj kaj permesilo por pli da detaloj.

Kunlaborantoj

Retgastigo estas provizata de Fastly, firmaaj anoj de OSMF kaj aliaj kunlaborantoj.